![]() |
||||||||||||||||
![]() |
![]() |
|||||||||||||||
VILAĜA GASTEJO CORNATELIA Meze de la tektonika valo El Bierzo, nordokcidente de provinco León (nordokcidente de Hispanio), troviĝas la vilaĝo Carracedelo, ĉe la elirejo 397 de la aŭtoŝoseo A-6, inter la riveroj Sil kaj Cúa, mezvoje inter la montaro Aquilanos dividanta El Bierzo disde La Cabrera, kaj la natur-rezervejo Los Ancares difinanta la limon inter la provincoj León, Asturias kaj Lugo; tri leŭgojn for de urbo Ponferrada kaj same for de urbo Villafranca del Bierzo; flankumita de du lokoj “Homara Heredaĵo”: unuflanke la fekunda itinero Jakoba Vojo kaj aliflanke la impona romia orminejo Las Médulas. Ĉirkaŭ Carracedelo la vojaĝanto povas piediri dekojn da kilometroj tra fruktoĝardenoj, kampoj kulturitaj de tabako kaj legomĝardenoj kun kapsikoj, tomatoj, terpomoj, ktp.; povas kuraĝi eniri la friskajn kaj magiajn ombrejojn plenplenajn de vivo por, se bonŝanca, gvati la akrobataĵojn de familio da lutroj vorantaj iun truton aŭ ekzercantaj la simplan plezuron plonĝi kaj zigzagi subakve; povas aŭskulti, kiam la nokto avancas, la firman ĝemon de iu strigo, parenca laŭ okuloj kun la protekta diino de Ateno kaj, kiam Aŭrora etendos siajn rozkolorajn fingrojn el la horizonto, li aŭdos mil pepadojn de pli etaj birdoj akompanantaj la vekiĝon de la marŝanto. La verda medio, kiun ĝuas la bordanoj de la riveroj Sil, Burbia kaj Cúa konsistigas unu el la plej belaj trezoroj postlasitaj de niaj prauloj kaj kiun ni devas konservi bonstata por la futuraj generacioj, ĉar tiu arbara kovro estas fabriko de oksigeno puriganta el nocaj partikloj la aeron kiun ni spiras. Ŝatantoj de historio, etnografio kaj arto povos, sen bezono uzi aŭtomobilon, ĝui la unikegan popolan romanikon de la paroka preĝejo, de la gotika plano de la apuda cistercia monaĥejo Carracedo kaj de la lastaj muelejoj, vinber-tretejoj, hidraŭlikaj fal-martelegoj kaj kolombo-bredejoj. Je kelk-kilometra distanco la vojaĝanto trovos iun el multaj antaŭ-romiaj fortikaj setlejoj, la tiel nomata “Tebaida berciana” en la Valo de´l Silento, tero de monaĥoj kaj anakoretoj; povos spuri aliajn preĝejojn, monaĥejojn kaj kuracejojn laŭ la multaj padoj kiuj konverĝas ale al Santiago de Compostela el ĉi tiu profunda lando; povos plonĝi en la Alta Mezepoko kaj gustumi la arton kaj la mondon de la “Mozarabiya”; esplori la misteran kaj efemeran Templo-ordenon trairante la imponan Templo-an kastelon de Ponferrada aŭ alsupri ĝis la kastelo Cornatel, kvazaŭ aglo observanta elĉiele ĉi tiun etan “Mezopotamion” en okcidento. Ni invitas la vojaĝanton priesplori ankaŭ la vilaĝojn trairatajn, ne nur la Bierzo-ajn domegojn kaj palacojn, kaj tion pitoreskan de Ponferrada kaj Villafranca, sed ankaŭ la modestan popolan arkitekturon en la restantaj “pallozas”, tradiciaj domoj kie kunvivis homoj kaj brutoj, kaj la domoj el ŝtono kaj argilo kun enormaj plataj ardezaj ŝtonoj, antaŭ-ne-longe forlasitaj de siaj loĝantoj en dekoj da vilaĝetoj baldaŭ mortontaj. Laŭlonge de ĉi tiuj ekskursoj tra la ebenaĵo aŭ sinuante tra la montaro, la vojaĝanto trovos stimulajn plezurojn por la okuloj kaj ĝuon por la spirito, trairante vastajn vinber-kampojn, poplarojn, arbarojn de kaŝtanujo, de kverko, arbaretojn de korko-kverko…, ĉiuj ili decidu-foliaj kaj kies printempa kaj somera ciklo regalos onin per la tuta gamo da verdoj, havante plejan plurkolorecon de okroj, brunoj, ruĝoj, violkoloroj, flavoj, oranĝkoloroj, ktp, ĉirkaŭ mezo de aŭtuno, por iĝi nudaj, frostorigidaj kaj solecaj dum la tempo de neĝo, de frosto, de prujno kaj pli longaj noktoj. Tiu ĉi malgranda loĝloko, kiu apenaŭ atingas milon da animoj, estas kapo de municipo kaj disponas kuraciston, apotekon, poŝtoficejon, butikojn, sportejojn, naĝbazenon, amuzejojn kaj restoraciojn, ankaŭ bankajn servojn kaj religiajn servojn. Cornatelia desegnas triangulon inter la avenuo Cúa kaj la strato Las Angustias, kvazaŭ sagopinto kiu el la ebenaĵo de malalta Bierzo celumas la plej belan krenelon de la ĉirkaŭantaj muregoj: la montoj Aquilanos (aglaj). Por plia informado vi povas: |